Ho Eternulo, mia Dio kaj mia Haveno en mia aflikto! Mia Ŝildo kaj mia Ŝirmo en miaj turmentoj! Mia Azilo kaj mia Rifuĝejo en horo de bezono, kaj en mia izoleco mia Kunulo! En mia angoro mia Konsolo, kaj en mia soleco amema Amiko! La Foriganto de la doloregoj de miaj ĉagrenoj, kaj la Pardonanto de miaj pekoj! Nur al Vi mi turnas min, fervore petegante Vin per mia tuta koro, mia menso kaj mia lango, ke Vi protektu min de ĉio, kio kontraŭas Vian volon en ĉi tiu ciklo de Via dia unueco, kaj ke Vi purigu min de ĉiu malpuro, kiu malebligas al mi celadi senmakula kaj pura al la ombro de la arbo de Via graco. Kompatu, ho Eternulo, la malfortulojn, sanigu la malsanulojn kaj forigu la brulantan soifon. Feliĉigu la bruston, en kiu la fajro de Via amo bruletas, kaj ardigu ĝin per la flamo de Viaj ĉielaj amo kaj spirito. Ornamu la tabernaklojn de la dia unueco per la vesto de sankteco kaj metu sur mian kapon la kronon de Via favoro. Lumigu mian vizaĝon per la brileco de la astro de Via donacemo kaj favore helpu min servadi ĉe Via sankta sojlo. Superplenigu mian koron per amo al Viaj kreitaĵoj kaj permesu al mi farigi la signo de Via kompato, la montranto de Via favoro, la antaŭeniganto de konkordo inter Viaj amatoj, sindona al Vi, laŭtiganta Vian laŭdon kaj forgesema pri mi mem, sed ĉiam atenta pri tio, kio apartenas ai Vi. Ho Dio, mia Dio! Ne detenu de mi la brizojn de Via pardono kaj favoro kaj ne senigu min je la fontoj de Via helpo kaj bonvolo. Sub la ombro de Viaj ŝirmantaj flugiloj lasu min nesti kaj ĵetu sur min la rigardon de Via ĉionprotektanta okulo. Malligu mian langon por laŭdi Vian nomon inter Via homaro, ke mia voĉo leviĝu en grandaj kunvenoj, kaj el miaj lipoj senĉese fluu Via laŭdo. Vere, Vi estas la Donema, la Glora, la Potenca, la Ĉio-pova.